Edward Thorndike | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1874 en Williamsburg |
Morto | 9-an de aŭgusto 1949 (74-jaraĝa) en Montrose |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Kolumbio (1897–) Universitato Stanford - psikologio (1895–1897) Universitato Wesleyan (–1895) Teachers College (en) Universitato Harvard |
Familio | |
Frat(in)oj | Lynn Thorndike (en) kaj Ashley Horace Thorndike (en) |
Infanoj | Robert L. Thorndike (en) , Elizabeth Frances Cope (en) |
Okupo | |
Okupo | psikologo universitata instruisto instruisto |
Edward Lee Thorndike (n. la 31- an de aŭgusto 1874 en Williamsburg, Masaĉuseco, m. la 9- an de aŭgusto 1949 en Montrose, Novjorko) estis usona psikopedagogo, kiu estis kune kun Burrhus Frederic Skinner, unu el la pioniroj en la kampo de operacianta kondiĉigo. Ĉi tiu teorio estis uzata por krei instruan metodon nomatan programitan instruadon. En programita instruado la instru-unuoj estas tre mallongaj kaj la demandoj respondotaj de la lernanto estas simplaj.
Enketo de General Psychology survey publikigita en 2002, vicigis Thorndike kiel la naŭa plej citita psikologo de la 20-a jarcento[1]. Thorndike estis propagandanto de eŭgeniko.
Thorndike estas bone konata por siaj eksperimentoj sur bestoj kiuj subtenis la "leĝon pri efiko" [2][36] kiun li kreis kaj kiu klarigas, ke organismo ripetos konduton, se ĉi tio donas kontentigajn konsekvencojn kaj la organismo evitos kondutojn, kiuj rezultas en negativaj konsekvencoj.
Ĉi tiu "efika leĝo" fariĝis unu el la fundamentoj de kondutismo kaj tiu, kiu konstruis sur la teorioj de Thorndike, estis neniu alia ol Burrhus Frederic Skinner[3].
Lia laboro reprezentas la transiron de la skolo de funkciismo al kondutismo, kaj ebligis psikologion fokusi sur la teoro pri lernado [4].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search